Turismo

Gdynia (Gdinio) – suna urbo kun temperamento

Ĉarmeco

Feliĉuloj bonvenigas nian urbon de ferdeko de velŝipoj aŭ jaĥtoj, alveninte al haveno matene. Antaŭ okuloj de velŝipisto aperas en radioj de matena suno - la montetoj en densa verdaĵo kun fagoj, svedaj sorpoj, domoj, altaj turoj de preĝejoj kaj la kruco sur Kamienna Góra (Ŝtona Monto), finfine briletas ŝtalaj havenaj arganoj kaj ŝipoj. Super ĉi tio la plej nova arkitekta simbolo de Gdinio - Sea Towers (Maraj Turoj) - la komplekso servo-loĝeja tuj apude de la marbordo - du turoj altaj je 138 m.

* * *
La plej bone ekloĝi en Gdinio por daŭra restado, ĉar povas tion fari nur malmultaj (ĉirkaŭ 250 mil da konstantaj civitanoj), sekve por restantaj 6 miliardoj da mondanoj ni proponas almenaŭ vizitadon de nia bela kaj oportuna urbo kaj kiel konstatis scienculoj - la plej sunriĉa urbo en Pollando (1671 horoj jare!).
Mokistoj diras, ke por vizitadi Gdinion sufiĉas unu tago. Certe estas tia ebleco, sed pli ambiciaj bezonas pli multe da tempo. Nia urbo oferas pluajn ege interesajn lokojn, eventoj, por ekkoni kiujn oni devas plani almenaŭ du semajnan libertempon!



Optimismo


Ĝi estas unu de la plej novaj polaj urboj. Ĉi tie estas haveno - pordego al Pollando kaj vizitkarto de Gdinio. Ĝi apartenas al balta avangardo, kiu estas ne nur loko por la transŝarĝado, sed - internacia centro de negocio. En Gdinio estas ankaŭ kvar modernaj ŝipfarejoj. Ĉi tie troviĝas granda trafika nodo - fervoja-voja-mara kaj baldaŭe ankaŭ aera kun rekta kunligo kun la plej gravaj urboj de nia kontinento.
Kiam en la 1920 j post la Unua Mondmilito, laŭ Versajla Traktato, Pollando reakiris baltan marbordon, tie - en malgranda fiŝista vilaĝo - oni decidis konstrui modernan havenon, ankaŭ urbon. Jen Gdinio restis unu de la plej grandaj naciaj investoj, kiu ekis grandegan energion kaj iniciaton. Dum apenaŭ dekkelkaj jaroj - ĝis eksplodo la Dua Mondmilito - ĝi transformiĝas en pli ol 100 mila urbo kaj la plej granda haveno ĉe Balta Maro.
De komenco ĝi havis feliĉon por altiri ĝustaj homoj dank al sia sunriĉeco, spiritsereneco kaj optimismo. Alvenis al ĝi kaj plu alvenas tiuj homoj, la plej malobeemaj, bravaj kaj investemaj, al kiuj en aliaj lokoj malfacile estas realigi revojn kaj kuraĝajn ideojn.
La urbo jam de la jaroj kaj ankaŭ hodiaŭ estas simbolo de iniciatemo, kiu elkreskis de la loka pola tradicio kaj al kiu precipa signo estas patriotismo, kuraĝo, deziro de libereco.


Kontentigo


Kiu alvenos al Gdinio spertas multajn avantaĝojn, kiel bela situo - inter arbar-riĉaj montetoj, apude de mara golfo kun plaĝoj. Krome estas maro kaj bonaj vojoj de publika trafiko - amikaj por handikapuloj kaj olduloj, ankaŭ ekologiaj kaj modernaj. Facile atingeblaj estas ĉiuj priservoj, kiuj decidas pri kvalito de ĉiu-taga vivo kaj riĉa diversspeca oferto de kulturo. Finfine - bonegaj lernejoj kun enlanda kaj internacia renomo. Gdinio altiras kun sia dinamiko praktike je ĉiuj kampoj, senĉesan evoluon, kiu transpaŝigas kutimaj standardoj de la aktiveco de siaj urbanoj.
Krom la tradiciaj branĉoj de ekonomio, kiuj donis la komencon de urbo, en lastaj jaroj travivas sian ekonomian disvolviĝon la firmaoj kunigitaj kun la scienco de la 21 jc - informadiko, bioteknologio.
Gdinio do havas bone disvolvitan sektoron ĉirkaŭantan negocon. Ĉefe estas firmaoj kiuj reprezentas financojn, konsultigadon, peradon kiel ankaŭ firmaoj esplor-evoluaj kaj transformiĝ-informadajn. Ĉi tie troviĝas ankaŭ ĉefa kvartiro de Milita Maristaro de Pola Respubliko kaj Gdinio posedas statuson de la bazo de la pakto NATO.


Fieraĵo


Gdynia dla fanów historii - zdjecieKrome, ke la urbo estas nova, oni povas trovi tie antikvaĵojn de la jarcentoj: de la 13a jc preĝejo de Mikaelo Ĉefanĝelo je kvartalo Oksywie, de la 17a jc konstruaĵoj de la palaca-parka komplekso en Kolibki, kiuj memorigas polan reĝon Johanon la Trian Sobieski kaj admirita de li belega edzino Marinjo, aŭ novgotika biendomo konstruita dum turnopunkto de du jarcentoj la 17a kaj la 18a en kvartalo Orłowo (legu: Orŭovo), ĉe strato Folwarczna (legu:Folvarĉna).

Gdinio posedas sian historion, monumentojn, havas ankaŭ kolektojn de materiala kulturo.Pro tio en koro de Gdinio en tiel nomata Ĉemara Zono de Prestiĝo - proksime ĉe plaĝo, jaĥt-haveno, apude de Muzika Teatro - oni konstruis belan muzeon - en moderna arkitekta formo. Unu de la plej gravaj misioj de ĝi estas montrado de la fenomeno de nia urbo. Ĝi formiĝas en 1926 j dum fulmrapida tempo evoluiĝis en la 20 kaj 30 jaroj de 20 jc kaj imponas per aktiveco kaj dinamismo ankaŭ hodiaŭ.

Meritas ankaŭ atenton urba arkitekturo de la intermilita periodo. Naskiĝis tiutempe gdinia modernismo, originala stilo en eŭropa skalo, karakteriza laŭ sia moderneco de konstruaĵoj, funkcieco, tipaj por ŝipaj arkitekturoj detaloj - fenestroj similaj al ŝipaj kaj alkonstruaĵoj kiel kapitanaj pontetoj. Modernismajn formojn havas ne nur domegoj por publika utilo, sed ankaŭ privataj vilaoj, konstruitaj antaŭ eksplodo de la Dua Mondmilito. Al tiu stilo kunligas post jaroj nuntempaj gdiniaj projektantoj. Danke al tio Gdinio krome, ke nova urbo - posedas sian propran stilon.


Simpatio

Unu el la plej simpatiaj signoj de Gdinio krom de homa grado, estas rekta najbareco - urba centro kaj la maro. Apenaŭ per kelkaj malrapidaj paŝoj oni povas trapaŝi de bruoplenaj stratoj - Świętojańska (legu:Ŝvjentojanska), 10 Lutego, aŭ Starowiejska (legu:Starovjejska) - al la Skvaro de Kościuszko (legu:Koŝĉjuŝko), al la reprezanta parto de haveno. Gdynia - bawi sie pod chmurka - zdjecieTien albordiĝas konataj kaj gravaj ne nur por poloj: „Błyskawica (Fulmo) - ununura jam en la mondo militŝipo-veterano de la Dua Mondmilito kaj klasike bela blanka fregato „Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio) - velŝipo, globtretisto, venkinto de grandaj regattoj. La du ŝipoj hodiaŭ havas statuson de muzeoj.
Velŝipo „Dar Pomorza" - jam kiel emerito - estis kiel la teatra sceno, sed la plej ofte gastigas por marverkistoj. Sur ĝia ferdeko - per rozo trempita en ĉampano - oni baptas, pliĝuste "surakviĝas la librojn". Ĉu aliloke ankaŭ tiel romantike „naskiĝas" la libroj?
De 1982 j merita kaj bela sekvanto de ĝi estas „Dar Młodzieży" (Donaco de Junularo), kiu instruas adeptojn de la marista profesio. Ankaŭ tiu velŝipo inspiras fasciniĝon, precipe post mara vojaĝo kun ĉiuj veloj sur mastoj, aperas je la rodo kaj majeste alvenas la havenon. Tiun vidaĵon oni ne forgesas...
Ŝanco precipe por fotistoj estas ĉeesto en la havenbaseno de la Prezidento de Pola Respubliko ĉe Skvaro de Kościuszko, samtempe kvin velŝipoj por kiuj patrina haveno estas Gdinio: fregatoj „Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio) kaj „Dar Młodzieży" (Donaco de Junularo), legenda skuno de skoltoj „Zawisza Czarny" (Zaviŝa la Nigra), same fratinaj barkentinoj „Pogoria" kaj „Iskra"(Fajrero). Evidente tiu situacio estas tre rara - memkompreneble ...
Tute unika estas perfekta renkontiĝo de la plej grandaj mondaj lernejvelŝipoj, lasta en 2003 j. La plej proksima jam en 2009...



Ĉarmo

Gdinia Akvario de Fiŝista Instituto kun kolekto da centoj de specioj de faŭno kaj flaŭro de ekzotikaj maroj kaj oceanoj, ekskursoj per glisboato, ŝipoj de blanka ĉeborda floto aŭ motorboato aŭ ...eĉ per balono. Pitoreska fontano, solenaj ŝanĝoj de gardostarantaj maristoj de Milita Maristaro antaŭ sidejo de la komando de milita floto, krome grandaj koncertoj de estradaj „steluloj" - tio sekvaj atrakcioj sur la Skvaro de Kościuszko (legu:Koŝĉjuŝko). Turistoj danke al Interreto (danke al instalita tie retkaptejo) povas sendi sian korespondadon (same de la jaĥt-haveno kaj de la Ĉemara Bulvardo).Z Gdyni wszędzie blisko - zdjecie
Ĉe fino de tiu promenado valoras veni al monumento de marverkisto Jozefo de Conrad-Korzeniowski (legu: Konrad-Koĵenjovski), kiu patronas revoj de junularo en la tuta mondo pri grandiozaj maraj aventuroj... Proksime troviĝas Aleo de Pasaĝeraj Ŝipoj kun granitaj tabuloj kiuj memorigas krozŝipoj - la plej belaj kaj grandaj, kiuj alvenas al la Balta Maro kaj kiuj somere albordiĝas en Gdinio. „Star Princess" (Stelo Reĝidino), „Queen Victoria" (Reĝino Viktorino), „Navigator of the Seas" (Navigisto de la Maroj) - tio estas imponaj naĝantaj urboj!
Mastoj de velŝipoj alvenintaj kaj forirantaj de la haveno, grandegaj pramoj, komercaj ŝipoj kaj pitoreskaj fiŝistaj kutroj, mara horizonto dum sunleviĝo kaj sunsubiro de suno kompletigas belecon de tiu loko.
Veni tien kaj ĉion ekvidi - la laculoj kaj olduloj povas senpage atingi tion per duetaĝa buso de la stacidomo Gdynia Główna (Ĉefa Gdinio) ĝis al elŝipiĝejo ĉe la Skvaro de Kościuszko. Valoras scii, ke dum la tuta somersezono de junio ĝis septembro - cirkulas akvaj tramoj al la ripozejo Jastarnia kaj Hel troviĝantaj sur la Duoninsulo Hel, kie atendas gastoj orkoloroj plaĝoj, biciklaj vojetoj kaj ĉiu ajn atrakcioj de la ĉemaraj ripozlokoj.



Fascino

Nia urbo invitas ankaŭ al belaj, sablaj kaj gardataj - plaĝoj. La plej granda de ĝi troviĝas tuj ĉe jaĥt-haveno, Skvaro de Kościuszko (legu:Koŝĉjuŝko) kaj Kamienna Góra (Ŝtona Monto) - en la sama centro de Gdinio, kvin minutoj promene de la ĉefa strato. Bela orkolora kaj vasta sunriĉa plaĝo de mateno ĝis vespero. Oferas ĉion, kion bezonas plaĝanoj kaj amatoroj de banado. Simile kiel plaĝoj en kvartaloj: Orłowo (legu:Orŭovo), Redłowo (legu:Redŭovo), Oksywie (legu:Oksivje) aŭ Babie Doły (legu:Babje Doŭi) - kien precipan atrakcion estas - proksima 300 m de marbordo ruinaĵo de la germana torpedejo el la tempo de Dua Mondmilito - celo por serĉistoj de aventuroj kaj historiaj sekretoj.
Valoras viziti la gdinian jaĥt-havenon, servantan egale por la gdiniaj velŝipistoj kaj la gastaj el la tuta mondo. De tie velŝipistoj startas al grandaj oceanaj marvojaĝoj. Evidente, necese oni devas supreniri (aŭ enveturi) sur la Kamienna Góra (Ŝtona Monto), altigita super la Urbocentro, por ke de la pinto pririgardi panoramon de Gdinio - la arbar-riĉajn montetojn, la havenon kaj la maron ĝis la horizonto, kun apenaŭ vidatan malproksime Duoninsulon Hel similantan falĉilon. Tio unu de la plej belaj - polaj pejzaĝoj.
Valoras, vere valoras, suprengrimpi laŭ cento da ŝtuparoj sur vasta teraso, je ateco 52,5 m super mara nivelo, duonvoje oni povas haltigi por respiri. Rekompenco por tiu peno estas promenado tra la parko - ensorĉita ĝardeno - florigita oazo de trankvilo kaj silento en centro de urbo... Nenio stranga, ke tien ŝatas pasi tempon enamiĝintaj paroj kaj ankaŭ muzikamantoj, kiujn somere allogas dum dimanĉa posttagmezo, promenadejaj koncertoj subĉiele.



Feliĉo

Tio estas ne nur unu merita por rekomendo la videjo en nia urbo. Sekvanta troviĝas en kvartalo Dąbrowa (legu:Dombrova), sur la plej granda altaĵo en Gdinio la Góra Donas (Donas Monto). Tie troviĝas turo kun teraso je alteco 232,2 m super la mara nivelo, al kiu oni valoras eniri por konvinki kiel dronigitaj en la verdaĵo estas la gdiniaj loĝlokoj. Atrakciajn vidindaĵojn oni povas admiri ankaŭ de alia turo situata ĉe Kolibki. Ĉi tie panoraman terason oni instalis je alteco 28 m. Amatoroj de la kontakto kun naturo havas en Gdinio eblecon sen trapaso de la urbaj limoj. Loĝlokoj troviĝas aŭ proksime de la akvo aŭ tuj ĉe la arbaro. Aero en Gdinio sorbita estas per jodo kaj bonodoras pro la pina rezino.Gdynia dla miłośników przyrody - zdjecia
Unu el la plej malnovaj en Pollando de naturrezervejoj - Kępa Redłowska (legu:Kempa Redŭovska) fondita jam en 1938 j kun abrupta klifo ĉe marbordo - tio estas loko por ĉiutagaj promenadoj de la urbanoj, ĉar troviĝas ĝuste meze de la urbo. Ne tro raraj gastoj en la loĝlokoj estas ... erinacoj kaj aproj, kiuj tute ne timas homojn. Ankaŭ cignoj, kormoranoj, sovaĝaj anasoj ekamis Gdinion kaj ĝuste tie multnombraj kolonioj pasigas vintron, nutritaj de la urbanoj.
Sekvonta ĉarma vojeto kondukas laŭ Ĉemara Bulvardo. Tiu trairejo devas gardi antaŭ ĉio abruptan klifan bordon kontraŭ ŝtormaj ondoj, sed samtempe pli ol tridek jaroj estas unu de la pli grandaj urbaj atrakcioj. Tio estas gdinia korso!
Fruan matenon oni povas renkontiĝi tie entuziasmaj de la sana viv-stilo, kiuj kuradas, biciklas kaj ekzercas. La plej gravaj el ili, tio estas amatoroj de la maraj vintraj banadoj - t.n. gdiniaj homoj „rosmaroj".
Laŭ la Bulvardo en 2006 j finalistinoj de Miss Word (Monda Konkurso de Beleco) plantis pli ol cent de paradizaj pomarboj. En tiu romantika scenejo ŝatas renkontiĝi la enamiĝintoj. Vespere, aldona atrakcio por promenantoj estas oportunaj kafejetoj kaj tavernoj, en kiuj depende de prefero oni povas aŭskulti ĵazon aŭ ŝantojn kaj certe manĝi bongustegan fiŝon aŭ aliajn fruktojn de la maro, sed ankaŭ ion tipe polan.



Raviteco

Ĉiujn, kiujn decidis sin promeni aŭ bicikli arbar-riĉan klifan krutaĵon atendas emociojn kaj eksterordinarajn estetikajn travivaĵojn. Do valoras prizorgi pri sia fizika formo, por ke grimpi sin per deklivaj padoj je alteco ĉirkaŭ 50 m sur la klifa krutaĵo, de tie oni povas admiri - somere preskaŭ ĉiutage - regattoj de jaĥtoj kaj de kelkaj jaroj - paradoj la plej grandaj velŝipoj de mondo. Oni povas atingi tiun lokon flanke de la Bulvardo, de la Polana Redłowska (Gresejo de Redŭovo), de la kvartalo Orłowo aŭ de la aliaj proksimaj loĝkvartaloj.Gdynia dla miłośników przyrody - zdjecia
Sur tiuj turistaj padoj krome imponaj vidindaĵoj direkte al Zatoka Gdańska (Gdanska Golfo), atrakcia unika en Eŭropa skalo estas la militaj fortikaĵoj kaj artileriaj kanonoj. Oni konstruis ilin dum turnopunkto de la 40-aj ĝis la 50-aj jaroj de la 20 jc kontraŭ la malamikaj atakoj flanke de la maro kaj iam gardis la havenon. Hodiaŭ jam ne vokas hororon, restis nur kiel relikvo (restaĵo) de la pasinta epoko de „la malvarma milito" kaj lastaj spuroj de „la fera kurteno".
Tre romantika kaj bonhumora estas promenado malsupren de klifo laŭ plaĝo. Ĉiun jarsezonon estas tie bele kaj post ĉiu ŝtormo - malsame: ondoj forrabas pecojn de krutaĵo, forkaptas al la maro grandegaj ŝtonoj kaj arboj. Krome, ke sur gdiniaj plaĝoj ne ekzistas sukceno, sed sen problemo oni povas trovi konkojn kaj fosiloj de la antaŭ milionoj da jaroj ankaŭ de aliaj vivuloj. Feliĉuloj kaj ekspertoj povos trovi grenatoj, turkisoj, agatoj kaj ankaŭ ekkoni prahistorian epokon de la postglacia moreno. Sed sukceno en Gdinio estas kaj eksterordinara! Gdanska Universitato administras Muzeon de Inkludaĵoj en kiu oni povas admiri pecojn de sukceno kun endronigitaj vivuloj kaj plantoj de antaŭ milionoj da jaroj. Muzeo troviĝas ĉe Al. Piłsudski (legu:Piŭsudski) en Gdinio.



Kortuŝo

Multe da suno, mara brizo, intimaj renkontiĝoj kun naturo - eble tial en Gdinio oni povas profunde respiri, tie oni volas vivi kaj krei... Dum promenado ĉe marbordo oni povas ofte renkonti artistojn - pentristojn, fotistojn kiuj serĉas tie inspiron. Ĉe piedoj de la klifa krutaĵo en ĉemara kvartalo - Orłowo ununuran tiuspecan someran scenejon - sur plaĝo - havas la Urba Teatro nome de Witold Gombrowicz (legu:Vitold Gombroviĉ). Murmuro de la vento kaj ondoj, akompanado de mevoj, fiŝistoj revenante vespere post fiŝkaptado - faris nedisigeblan scenaron por la teatra spektaklo, al kiuj venas amase observantoj - sendepende de vetero...Someraj tempestoj aldonas dramaturgion al la enscenigitaj dramoj....
Apude ĉe maro, bonege oni povas ankaŭ aŭskulti muzikon, maristajn kanzonojn, bluson aŭ ĵazon eĉ simfoniajn koncertojn! En Gdinio atendas melomanojn la vasta gamo da proponoj. Precipe riĉan repertuaron havas la Muzika Teatro (ankaŭ kun bela vidaĵo al la maro), kiu enscenigas same famajn mondajn musikalojn, kiel premieraj spektakloj de polaj artistoj. Tio estas unu de la plej bona muzika sceno en nia lando. Por ekvidi spektaklojn la publiko venas de malproksimo kaj rezervas biletojn jam de kelkaj semajnoj antaŭe.



Eŭforio

Gdynia - bawi sie pod chmurka - zdjecieGdinianoj ŝatas kaj scipovas distriĝi kaj kune kun ili ankaŭ - la gastoj de nia lando kaj de la tuta mondo. Koncertoj kunigitaj kun la demonstrado de fajraĵoj kaj laseraj bildoj je fono de ĉielo amasigas dekmilojn de la observantoj sur la Skvaro de Kościuszko, festivaloj de maristaj kanzonoj - je ferdekoj de velŝipoj. Demonstrado de la mara savado, solenaj ĵuroj de junaj adeptoj de Mara Akademio aŭ Marmilita Akademio - tio estas tre gdiniaj atrakcioj.
Gdinio, estas la urbo de festivaloj. Jam de kelkaj jaroj julie, je flughaveno Kosakowo - oni realigas la plej grandan kaj la plej bonan muzikan aranĝon en Eŭropo - Open'er Festival, al kiu venadas pli ol 100 mil da homoj, por ke dum tri tagoj aŭskulti „ stelulojn". Inter aliaj koncertis tien Manu Chao, Massive, Attack, Faithless, Snoop Dogg, Franz Ferdinand, Bjork, Beastie Boys aŭ Groove Armada.



Admiro

Gdynia na Parnasie - zdjeciaGdinio, estas la urbo kiu ŝatas ĵazon. Estas tie multaj bonegaj ĵaz-kluboj, konataj ne nur en Pollando, kiel „Ucho" (Orelo), „Pokład" (Ferdeko), „Bohema Jazz Club" (Bohemia Ĵaz-Klubo), „Jazz Cafe Scena". Ne nur por okazo en Gdinio oni efektiviĝas ununuran en Eŭropo „Ladies" Jazz Festiwal", kiu okazas ĉiam komence de julio - oni povus aŭskulti la plej famaj muzik-instrumentistinoj kaj de la ĵazaj kanzonistinoj. Prezentis jam tien interalie: Ive Mendes, Yvonne Sanchez, Stacey Kent, Saskia Laroo aŭ Patricia Barber.
Fidelan publikon havas ankaŭ „Blues Festival" (Blusa Festivalo), kiu sendepende de vetero efektiviĝas en julio, subĉiele je la Bulwar Nadmorski (Ĉemara Bulvardo). Al la Internacia Festivalo de Preĝeja Muziko en septembro, jam de la jaroj venas al Gdinio imponaj artistoj de la tuta mondo - simfoniaj orkestroj, korusoj kaj solistoj.
Estas ankaŭ en Gdinio somera festivalo de etna kulturo „Globaltica". Ĝiaj „steluloj" estis interalie simbolo de monda muziko Cesaria Evora, legendo de regeo Burning Spear aŭ Goran Bregović.
Ŝajnas, ke la plej konata kaj certe plej malnova festivalo en Gdinio estas Festiwal Polskich Filmów Fabularnych (Festivalo de Polaj Event-Filmoj), kiu restis aprobita kiel la plej grava evento de pola kino.

Scivolemo

La gdiniaj sciencaj piknikoj popularigas akiraĵojn de scienculoj, kiuj sondas misterojn de la maroj kaj oceanoj, sed ankaŭ aliajn fakojn de la scienco. Por tre multnombra ĉeestantaro estas malfermitaj laborejoj, prelegejoj kaj eĉ esploraj ŝipoj. Estas ankaŭ ekspozicioj subĉiele.

La gdinia Centro de Scienco „Eksperyment"(Eksperimento) kun sidejo en Pomeria Parko Scienc-Teknologia estas novaĵo inter scienco kaj ludo. Ĉi tiu ekspoziciaĵoj oni devas tuŝi, por ekkoni empiriajn normojn de fiziko.

Alia propono, kiu havas festivalan ecaron, en kiu partoprenas homoj el tuta Pollando estas la Tutpollandaj Renkontoj de Globtrotuloj. Ĉi tiu kelktaga aranĝo - ĉiam en marto - okazas en la Centro de Kulturo kaj Distro „Gemini". Danke al similaj lokoj, kiel Planetario, la Gdinia Muzeo de Motorizado aŭ la Gdinia Akvario en nia suna urbo, eĉ dum nemultaj pluvaj tagoj, infanoj kaj plenkreskuloj ne enuas.



Pasio

Gdinio havas treege bonajn kondiĉojn por diversaj branĉoj (kategorioj) de sporto kaj por fizika aktiveco, inter alie ekstremaj por la homoj kuraĝaj kaj kun la karaktero.
Laste ekestis en nia urbo multaj ekstremaj sportaj kluboj inter alie deltaplanado, balon-sporto, naĝilplonĝado, veturado de hundaj jungaĵoj (ne nur sur neĝo), aŭ...vintraj maraj banadoj en glacieca akvo. Multaj ofertoj estas kunligita kun akvo kaj vento. Ili estas ĉefaj gdiniaj naturpotencoj.
Danke al situo inter la sep montetoj, nia urbo ankaŭ havas bonegajn kondiĉojn por biciklado. Precipe la monta. Naĝejoj, tenisejoj, ludejoj, sportaj haloj, artefarita glaciejo, gimnastik-kluboj, kajakoj, arbaraj biciklaj vojoj, vojetoj de sano, la plaĝa pilko, kaj laste ankaŭ la golfa pafejo - jen gdinia oferto por la aktivuloj.



Entuziasmo

Gdynia kibicuje - zdjeciaSendube la plej longajn tradiciojn kaj la plej bonan kluban bazon en Gdinio havas ŝipveturado. Gdinio nomiĝas „ŝipveturada ĉefurbo de Pollando". Kondiĉoj al uzado de ŝipveturado estas bonegaj - moderna jaĥt-haveno - kun komforta, bone ekipita bazo necesa por la lacigitaj migrantoj. Ĝi estas situita en senpera najbareco de la centro kaj multaj atrakcioj de nia urbo. La ŝipveturadaj familioj, kiuj tre ofte vizitadas la gdinian havenon havas gastan kaj trankvilan albordiĝejon.
Gdinio ankaŭ havas atrakcian por regattoj la Gdanskan Golfon. Al ĉiujaraj regattoj „Gdynia Sailing Days" (Gdiniaj Velad-Tagoj) alvenadas la plej bonaj ŝipveturistoj de la mondo.



Plezuro

La mondo sur telero, aŭ naciaj kuir-artoj - pola, greka, hinda, meksika, itala, franca, ĉina, japana, vjetnama, vegetara aŭ kun fruktoj de la maro kaj ankaŭ kompreneble rapida manĝaĵo (hotmanĝaĵo). Por ĉiuj ion bongusta en multaj kaj bonegaj restoracioj. Granda parto de gdinianoj estas maristoj kaj ili jam multfoje estis en diversaj havenoj de la tuta mondo. Ili serĉas ekzotikajn manĝaĵojn ekkonitaj en malproksimaj veturadoj. Rekte de la kutro - sur la Skvaro de Kościuszko (legu:Koŝĉjuŝko) aŭ rekte en fumaĝejo de la fiŝistoj de Orłowo (legu:Orŭovo) oni povas aĉeti kaj manĝi baltajn pleŭronektojn, haringojn, moruojn, angilojn aŭ sprotojn el rostilo. Kun blanka vino kaj ... vidaĵo al la maro - belega!

Gdinio adiaŭas sin kun somero dum la tria dekado de septembro en la Reĝa Parko Kolibki en Orłowo per kelktaga pikniko „Donacoj de Tero" kaj ... „Eŭropo flanke de la kuirejo" - kunigita kun foiro de fruktoj de arbaroj, de la fruktoĝardenoj, de la ĝardenoj kaj de la maro - kaj ĉio en la kolora, folklora enkadrigo.



Kontenteco

Gdynia - raj zakupów - zdjecieKomerco, tio estas unu el la ĉefaj specialecoj de Gdinio. Do Gdinio estas paradizo por ĉiuj, kiuj ŝatas aĉetadojn. La plej bone scias pri tio mem gdinianoj, sed ankaŭ niaj gastoj, ekzemple tiuj, kiuj alvenadas speciale, por viziti vendejojn - skandinavoj sur la pramoj „Stena Line" de Karlskrona, ĉu pasaĝeroj de ĉirkaŭ cent grandaj ekskursŝipoj, somere vizitantaj al gdinia haveno.
En Gdinio agrable oni faras aĉetojn. Ĉi tie estas komfortaj vendejoj por riĉaj klientoj kaj grandaj magazenoj, al kiuj oni povas rapide kaj senpage alveturi per specialaj busoj. Krom tio Gdinio estas la mezgranda urbo kaj ĝi posedas bonan urban trafikon.
La ĉefa strato de Gdinio - Świętojańska (legu:Ŝvjentojanska), estas komerca vojo kun centoj da elegantaj magazenoj, butikoj, dekoj da drinkejoj, restoracioj kaj kafejoj, kiuj somere malfermas subĉiele siajn „ĝardenojn". Sur ĉi tiu strato kiel unuaj estas piedirantoj. Ĉi tie ŝatas renkonti urbanoj kaj turistoj. Ĉi tio estas la plej populara, kulta pola strato. Unu foje dum jaro, antaŭ la nokto de la Sankta Johano junie ĝi ŝanĝiĝas en korson (promenejo), kaj multaj scenejoj laŭ strato muziksonas. La kulmina punkto de la festo estas multkolora, dancanta kaj kantanta parado kaj vere komenciĝas la somero kaj la ferioj!



Ĝojo

Z Gdyni wszędzie blisko - zdjecieAl multaj avantaĝoj de Gdinio apartenas sendube...bonegaj najbaroj. Kiu decidas je la ripozo en Gdinio, tiu povas kaj devas profiti okazon por viziti aliajn ejojn de la urba aglomeraĵo aŭ viziti svedan Karlskrona, kuŝita naŭ horoj de cela navigo per pramo, aŭ Kaliningrado en Rusio per akvoglisilo dum 1,5 horo.
Gdinio, Sopoto kaj Gdansko perfekte suplementas unu la alian: Gdansko - tio estas 1000-jara historio, Sopoto - ripozloko, Gdinio - la plej juna - ofertas la plej grandan dozon de la maro kaj la plej multe da sunaj tagoj en la jaro. Belegaj je ĉiu sezono de jaro estas proksima Kaŝubio kun centoj da lagoj kaj belaj arbaroj. Tio estas tre proksime kun bona trafiko. Vi devas alveni al ni.
Ni kore invitas vin!


ikona